Fundación de estudios Libertarios "Anselmo Lorenzo"
Asociación Internacional de los Trabajadores

 Kio estas CNT?

Fondita la jaron 1910 en Barcelono, ekde la unuiĝo de la laboristoj-societoj ne ligitaj al la socialdemokratiaj emoj, CNT (Konfederacio Nacia de la Laboro) sekvas fidela al la anarkiaj-sindikatismaj principoj kiuj ĉiam reprezentis ĝin, kaj estas la nura heredanto en la Hispana Ŝtato de la "Unua Internacia"-spirito.
CNT estas, nuntempe, la nura sindikato en la Hispana Ŝtato tute sendependa de politikaj direktivoj, en kiu tiuj, kiuj decidas estas la aliĝintaj laboristoj kaj ne komitaton de sindikatismistoj, kiu rezignas je la financado de la Ŝtato kaj de la Mastraro por teni sian ekonomikan sendependon kaj kiu ne lasas la negocaĵoj al perantoj.

Niaj celoj

Disvolvi en la laboristoj la asocio-spiriton, praktiki la reciprokan subtenon kaj la solidareco inter ili, reprezenti, defendi kaj promocii la ekonomikajn, socialajn, istajn kaj kulturajn interesojn de la aliĝintoj tiel, kiel programi la necesajn agadojn por atingi la socialajn kaj ekonomiajn plibonigojn, ne nur por la aliĝintoj sed ankaŭ por la laboristoj ĝenerale.

Kiuj ni estas

CNT-aliĝintoj estas ĉiuj tiuj laboristoj, kiuj sin sentas ekspluatitaj pro siaj mastroj, kaj ili vidas kiel tago post tago siaj rajtoj estas neagnoskitaj, dume privilegiata klaso anoncas senhonte la kreskadon de siaj profitoj. Por helpi al la atingado de iliaj celoj kaj komprenante,ke la kreskanta tutmondiĝo de la ekonomio estas fenomeno,kiun la laboristoj ne povas ignori, CNT estas asociita kun aliaj memcelaj tutmondaj laboristaj organizacioj, ene de la Internacia Asocio de Laboristoj (AIT-Asociación Internacional de los Trabajadores), heredanto de la "1a Internacia" kaj fondita en Berlino la jaron 1922.
La laboristoj de la Ŝipkonstruejo de Puerto Real, la agrikulturistoj de Pedrera kaj sia regioneto, la laboristoj de la Nuklea Reaktoro de Lemoniz, estas atestantoj kaj ĉefroluloj de plenumataj luktoj pro la CNT dum la lastaj 20 jaroj kaj kiel la anarkia-sindikatisma praktiko estas kapabla solvi la plendojn de la laboristoj.
Aliflanke, en CNT ne estas korifeoj kiuj diktas la organizaciojn-regulojn, sed estas ĉiuj la aliĝintaj laboristoj kiuj alportas sian energion kaj siajn ideojn por funkciigi ĝin ĉiutage.

 

© 2000 Confederación Nacional del Trabajo adherida a la Asociación Internacional de l@s Trabajadores
Correo con los hacedor@s de esta web: hacedores_web@cnt.es   | Contacto con el Comité Nacional:  sp_cn@cnt.es